Mallonga biografio de Henry Fawcett
La blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo
Por Ĉiuj Infanoj, Ĉie
de
WINIFRED HOLT
Presrajto, 1911, de WINIFRED HOLT Ĉiuj Rajtoj Rezervataj
25 cendoj (Sm. O,50); afrankite, 28 cendoj (Sm. O,56)
Aĉetebla ĉe The New York Association for the Blind 118 East 59th Street.
Dediĉita al la aŭtorino.
[Ilustraĵo: HENRY FAWCETT, M. P. Ĉefpoŝtestro de Anglujo (Laŭ afable permeso de Fraŭlino Fawcett)]
LA KNABO KAJ LA ORGENO
Kiam ĉiuj knabinoj kaj knaboj altkreskiĝos, ili devus iri al Salisbury (Salisberi) en Anglujo, por vidi la antikvan katedralon, kaj por aŭdi la orgenon kiu havas tiajn dolĉajn tonojn, ke ŝajnas kvazaŭ la najtingaloj kiuj loĝas proksime nepre flugas en la katedralon kiam neniu estas tie, por doni lecionojn je dolĉeco al la granda orgeno, kaj por diri al ĝi kiel kanti. La ventoj de la ebenaĵoj de Salisbury blovas tra la granda pordo de la preĝejo, kaj murmuretas al la orgeno pri la misteroj kiujn ili pasis dum siaj vojaĝoj; pri la aferoj kiuj okazis proksime, multajn jarojn antaŭ ol la katedralo estis konstruita, je la tempo kiam, laŭdire, la Druidoj havis siajn diservojn, kaj kelkfoje mortigis siajn homoferojn ĉe la rokegoj de Stonehenge. La orgeno kies spirado mem estas la vento, honore gardas tiujn ĉi sekretojn, sed kelkfoje oni miras, kiam ĝi sonigas la gajegan edziĝan marŝmuzikon, kial la birdoj ŝajnas partopreni en la edziĝa ĥoro, aŭ, alifoje, kial la vento plorĝemas dum la tuta funebra marŝmuziko. Vi ankaŭ devas gardi tiujn ĉi sekretojn se vi iros al Salisbury. La “Serĉlumo”[1] eltrovis ilin, kaj konfidencie rakontas ilin al siaj geknaboj.
[1] The “Searchlight” (Serĉlumo), revuo kiun oni elsendos el la Light House (Lumturo) de la New York Association for the Blind (Nov-Jorka Asocio por la Blinduloj) al ĉiuj infanoj kiuj deziras ĝin -- presita Braille.
Tre malgranda knabo iafoje vagadis tra la katedralo, kaj aŭdis la grandan orgenon, sed li ne sciis tion, kion vi scias pri ĝi; li ne estis lerninta zorge aŭskulti, kiel poste li lernis, kaj krom tio li estis tre okupata knabeto. Lia nomo estis Henry Fawcett (Henriko Foset). Li naskiĝis ĉirkaŭ la tempo de via praavino (en la jaro 1833ᵃ), kiam la avino de Reĝo Georgo, poste Reĝino Viktorino, estis ankoraŭ dekkvarjara knabineto.
La patro de Henriko tenis drapbutikon. Lia patrino estis tre lerta virino, kies patro, antaŭa juristo, multe instruis ŝin.
La patro de Henriko havis tre fortan voĉon, kaj sciis kiel devigi homojn aŭskulti al ĝi. Kiam la batalo de Waterloo okazis kaj li vidis la novaĵojn en la ĵurnalo li ekkaptis ekzempleron, kaj saltis sur la veturilon kiu staris meze de la vilaĝa strato, kaj legis pri la glora angla venko al siaj avidaj gesamurbanoj, kies patroj kaj filoj estis en Belgujo en la terura milito.
Ĉar la patro de Henriko estis saĝa, gaja kaj afabla, kaj paroladis tiel bone ke homoj ĝoje atentis al tio, kion li diris, oni elektis lin urbestro de Salisbury. Tio okazis antaŭ ol Henriko venis al Salisbury.
Li havis fratinon, Marion, al kiu li estis sindonema, kaj du fratojn. Lia unua instruistino ne diras al ni ke li estis eĉ iomete bona knabeto por via imitado. Ŝi diris ke li estis plej ĝenanta lernanto, ke lia kapo similis kribrilon ĉar el la pensoj kiujn ŝi penis enmeti en ĝin ĉiuj elfluis. Henriko informis sian patrinon ke lia kompatinda instruistino anoncis ke, “se ni daŭros agi tiel ni mortigos ŝin,” kaj tamen li diris, “Patrino, ni ja daŭras, kaj ankoraŭ ŝi ne mortas!” Kiun vi kompatas, Henrikon aŭ lian instruistinon?
DE KOBAJOJ ĜIS KOLEGIO
Henriko amis ludi en la vendejo. La domo de lia patro, kie Henriko naskiĝis, estis kontraŭ ĝi. Kiam okazis foiroj la vendejo estis tre gaja, kaj kiam la cirko vizitis la urbon kaj oni starigis la tendojn tie, estis ja glore. Kelkfoje eta Henriko kaj lia fratino iris al la cirko kaj vidis ĉiujn el la mirindaj bestoj, akrabatoj, kaj ĵonglistoj. Henriko tre ŝatis kuri sur la ebenaĵoj por paroli al la paŝtistoj kaj rigardi iliajn ŝafojn. Kiam li estis okjara li iris al edukejo. Li skribis tre melankoliajn leterojn al sia familio. En unu li malgaje petas al la patrino ke ŝi bonvolu sendi al li la oston de la ŝinko, post kiam la familio tute finos ĝin. Vi povas imagi kiel malmulte de la ŝinko la familio manĝis, kaj kiom da ĝi restis sur la osto kiun oni sendis al Henriko. Sed malgraŭ la impresio, kiun li donis ke oni malsatigas lin en la edukejo, li fariĝis grasa kaj altkreska, kaj tre gaja tie. Poste li nomas la donacon, -- kobajinon kaj kvar kobajidojn, -- kiu tute feliĉigis lin. Ŝajne li amis ĉiujn bestojn kaj ĉiajn amuzaĵojn.
Kiam li estis altkreska dekkvarjara knabo, li iris al Queenwood Kolegio, kie li tre progresis en la matematiko, sed ricevis malbonajn gradojn pro lingvoj. Li fariĝis redaktoro de ĵurnalo, La Queenwood Kroniko; li komencis paroladi, kaj penis paroli same kiel lia patro. Li verkis artikolon pri vaporo, kiu tiel plaĉis lian patron, ke li donis al Henriko livron (ĉirkaŭ $2.50 en usona mono) (kvin spesmilojn).
Sub la ĉielo sur la kamparo li paradis per siaj longaj kruroj same kiel gruo, kun liaj nezorgitaj haroj blovataj de la vento, kaj laŭte redirante partojn de Shakespeare aŭ alia poezio. Kelkfoje la terkulturistoj kiuj preterpasis opiniis ke li estas freneza. Kiam la knaboj amasiĝis post la lernotempo ĉiutage, kaj parolis pri tio, kio ili intencas fariĝi kiam ili altkreskiĝos, Henriko, -- kiu ne bezonis multe plu kreski ekstere, ĉar li estis la plej alta el ili -- ĉiam deklaris ke li volas esti ŝtatisto, kaj helpi fari justajn leĝojn por la laboristaro. Li estis tiel solenega pri sia ambicio ke la aliaj knaboj ridegis.
Fine li tiel progresis en la matematiko, ke oni sendis lin al la granda Universitato de Cambridge (Kembriĝo). Je tiu tempo li estis alta ses futojn kaj tri colojn (1.9 metrojn) kaj tre maldika. Lia vizaĝo estis honesta kaj impona, sed ne bela. Unu el liaj amikoj skribis pri li ke li havis amikan rideton, kiu tiel radiigis lian tutan vizaĝon, ke ĉiuj infektiĝis per lia gajeco.
Li faris multajn amikojn en kolegio, kaj estis tiel feliĉa kun nobeloj kaj aliaj altranguloj kiel li estis kun siaj amikoj, la vendistaro aŭ la paŝtistoj. Li ĉiam supozis ke homoj estas tio, kio ili ja estas, kaj esperis ke ili same kondutos al li. Li tiel multe laboradis je sia matematiko, ke en la jaro 1854ᵃ -- li estis tiam dudekunu-jara -- li gajnis tion, kion oni nomis “scholarship”, stipendio. Poste li gajnis “Fellowship,” alispecan stipendion, kiu liveris al li $1,250.00, aŭ en la angla mono £250 (Sm. 2500), ĉiujare. Por tiu mono li devis instrui aliajn virojn pri tio, kion li jam lernis.
Li ankoraŭ firme intencis iri al parlamento, kaj ĉar lia familio ne povis helpi lin, nek per mono nek per influo, li decidis ke la plej bona maniero por atingi lian celon estas fariĝi juristo. Sed ĵus kiam li komencis la studadon, oni ordonis lin tute ripozi pro malsano de la okuloj. Sed li neniam permesis ke malkuraĝaĵoj intermetu sin je lia laborado, kaj spite de la konsilo de lia kuracisto, li akceptis lernanton je matematiko, kaj kune kun lia fratino ili iris al Parizo. Li baldaŭ revenis al Anglujo, kie Mario agis kiel lia sindonema sekretariino. Li pasigis multe da tempo aŭskultante al paroladoj en la parlamentejo, dum en lia koro li tenis sian vivambicion, nome, fari sin potenco en la registaro de Anglujo kaj tiamaniere havi fortan pozicion en kiu li povos batali kaj laboradi por la bonstato de siaj samlandanoj.
PAFAKCIDENTO
En Septembro, 1856ᵃ, li estis denove ĉe Salisbury pafante perdrikojn kun sia patro. Ili estis atingintaj monteton de kie oni povas rigardi la katedralon. Fawcett estis antaŭen irinta sed lia patro ne sciis tion. Birdo sin levis antaŭ S-ro Fawcett, kiu pafis, trafante la perdrikon. Henriko eksaltis antaŭen por preni la birdon, forgesante ke estas alia ŝarĝo en la pafilo; lia patro, nevidante Henrikon, pafis denove -- tuj blindigante tute sian filon.
La lastan objekton kiun Henriko Fawcett vidis estis la pinto de la katedralo, kaj iom da ĝia majesteco kaj nobleco eniris en la novan vivon de la blindulo, kiu neniam ŝanceliĝis, sed daŭris netimigite laŭ sia suprenvojo. Lia patro estis tute subpremigita, sed Fawcett, kvankam li sciis tute bone la gravecon de tio, kio okazis, baldaŭ diris: “Mi tute ne permesos ke tiu ĉi akcidento faru diferencon en mia kariero. Mi daŭrigos miajn agojn laŭ la samaj fakoj kaj kun la sama fortikeco kiel ĉiam.”
REGAJNADO
De tiu tago, kun senlima pacienco kaj kuraĝo li batalis sian vojon. Li faris el tio, kion aliaj pensis lia granda malŝanco kaj faletigaĵo, la ŝtupon per kiu li supreniris ĝis kiam li estis unu el la ĉefaj viroj en Anglujo. Post la akcidento li tuj komencis serĉi novajn interesojn kaj amuzaĵojn. Li tute ne intencis esti mizera kaj plena je sinkompateco.
Vi rememoras ke kiam li estis malgranda knabo kaj aŭdis la grandan orgenon, li ne lernis tiam ĝiajn sekretojn, aŭ tre atentis ĝian muzikon, sed nun li komencis aŭskulti, kaj la ĝojegon kiun la muziko povas doni fariĝis unu el liaj novaj ĝojegoj, eĉ kvankam li neniam estis muzikisto.
Tuj post kiam li blindiĝis li plenintence lernis fumi. Li ankaŭ piediris sentime; kaj estis ŝerco inter liaj kunuloj ĉe Kembriĝo, ke malmultaj el la vidantoj povas marŝi laŭ la paŝegoj de la longkrura blindulo, kiu dum siaj ĉiutagaj promenoj tute lacigis ilin. Li amis vagadi sur la nekulturitaj kampoj; kaj plene ĝuis la herbokovraĵon sub siaj piedoj, -- la filikojn, florojn kaj arbojn. Li estis tiel bona kamarado ke li ĉiam havis multe da kunuloj kiuj volis partopreni en lia vagado malgraŭ la aldonita laboro de la marŝado laŭ liaj paŝegoj.
