LA BLINDA GLITUMULO
Kara amiko lia skribis pri liaj unuaj penadoj gliti post kiam li blindiĝis; “Post kelkaj penoj la sola malfacilaĵo estis, malhelpi lin ke li ne glitiru pli rapide ol mi. Ĉiu el ni tenis la ekstremaĵon de bastono, kaj ĉar ni estis sur la Serpentine (nomo de lago) kie estis homamaso, ni havis multe da kolizioj. Tamen, ĉar ni estis paro, kaj unu el ni estis peza viro, ni ja superis en tiuj renkontoj.” Post kelkaj jaroj Fawcett glitiris libere kaj bone en sufiĉe da spaco, kaj fidis nur al la voĉo de sia amiko por gvidi lin.
Okazis iafoje ke li falis tra la glacio, kaj gaje ekkriis al siaj amikoj, kiuj ne vidas lin kiam li malaperis, “Jen, ĉu neniu el vi intencas eltiri min?” kaj, tre amuzite je la malfeliĉaĵo, li estas tuj eltirita. Li pensis ke estas amuze gliti, eĉ kiam, pro la degelado de la glacio, la akvo en kelkaj lokoj kovris la glacion ĝis liaj maleoloj. Li faris longajn vojaĝojn sur siaj glitiloj, kaj estis iom pli sana pro la ekzercado. Li estis tute sentimema, sed vi ne devas timigi viajn patrinojn imitante lin en lia senzorga sporto.
Li daŭrigis sian fiŝkaptadon kun granda plezuro. Kiam ajn li povas forlasi siajn devojn en la universitato li rapidis denove al sia amata Salisbury, kie li tute rememoris la riveretojn, kaj ordinare venigis fiŝkaptiston por akompani lin. Fawcett kaptis multe da salmoj kaj trutoj, kaj dum la vintro li kaptis ezokojn de la supraĵo de la glacio. Plaĉis al li resti ĉe la hejmo de la fiŝkaptisto, kie estis multe da birdoj, kies kantado ravigis lin.
Unu tagon kiam li fiŝkaptis laŭ la bordo de la rivereto kun amiko, kiu jam antaŭeniris lin, lin kontentigis terura tirado je la hokfadeno. “Jen!” li ekkriis ĝoje, “fine mi havas grandegan fiŝon.” Lia amiko sin turnis por rigardi, kaj ekridegis dum li respondis, “Vi ja havas grandan kaj mirindan fiŝon! Vi estas hokinta mian hundon je liaj buklaj longaj haroj, kaj li faras sian eblon por liberigi sin.”
Tiamaniere Fawcett ellaboris siajn planojn por fari sin forta, feliĉa viro. Nuntempe ni povas trovi nenian pli bonan konsilon por ĉiuj blinduloj, ol lia, “Faru tion, kion vi povas por agi kvazaŭ vi ne estus blindaj; estu kuraĝaj, kaj helpu vin mem.”
Lia nevenkebla kuraĝo devigis lin ne nur daŭrigi sian intencon fariĝi reganto por ke li havu la plej bonan okazon por helpi homojn, sed li kondutis kontraŭ sia malhelpaĵo kvazaŭ ĝi estus rimedo por helpi lin pli multe labori kaj iri pli rekte kaj rapide al lia celo.
Li estis malriĉa, nekonata, tute blinda, sed jaron post la akcidento, li multe progresis laŭ la vojo al sukceso. Lia kuraĝa gajeco devigis personojn forgesi ke li estas blinda, kaj kvankam li neniam ŝatis ion, kio donis doloron al aliaj, li plene ĝuis ĉiujn bonaĵojn de vivo. Li estis tre gaja, kaj ĉiam deziris ke aliaj partoprenu lian gajecon. Iafoje, kiam li estis malsana, kaj oni priskribis ĉampanon por li, li tute rifuzis tuŝi ĝin se la tuta familio ne povis ankaŭ ĝui la regaladon.
KEMBRIĜO DENOVE
Nelonge post sia akcidento li revenis al Kembriĝo, kie li okupis sin je la instruado, kaj verkis libron pri politika ekonomio, kiu estis tiel grava ke li fariĝis stipendiulo, “Fellow” kio signifas ke li partoprenis je la administracio de la kolegio, kaj ricevis pozicion honoran kiu ebligis al li daŭrigi sian studadon kaj laboradon nedevigite labori por gajni sian panon kaj buteron aŭ eĉ sian fruktaĵon. Li konatiĝis kun multaj notindaj personoj, kaj la plej famaj pensistoj kaj diplomatiistoj de lia tempo fariĝis liaj amikoj, inter kiuj estis Darwin, Mill, Cobden, Thackeray, kaj Gladstone, kiuj estis tiel famaj personoj laŭ siaj diversaj fakoj ke estus saĝe ke vi petu vian instruiston ke li rakontu plu al vi pri ili.
Kvankam, pro tio ke li ne estis tre juna kiam li blindiĝis, li neniam estis lerta je la farado de multaj malgravaĵoj, li sukcese daŭrigis siajn atletajn sportojn. Unu el liaj favoraj amuzaĵoj estis remado, kaj ĉe Kembriĝo li estis “stroke” (estro) de sia ŝipanaro, kiun oni nomis la “antikvaj maristoj” (laŭ iu angla poemo).
En la jaro 1867ᵃ li edziĝis kun tre lerta kaj aminda virino, kiu tre helpis lin je lia verkado, kaj kiu mem estis verkistino kaj pensistino. Ili havis filinon, kiu je la aĝo de nur ok jaroj gvidis sian patron dum lia glitado. Ŝi multe antaŭen iris, fajfante dum ŝi glitis, kaj li kuraĝe sekvis. Lia amo al tiu ĉi sporto estis tiel granda ke li insistis ke ĉiuj en la domo, esceptinte la kuiristinon, kiu estis multe tro maljuna, iru je liaj longaj ekspedicioj. Li ŝategis rajdi, kaj galopadis sur la “downs” (kampoj) tiel rapide kaj tiel energie ke oni diris ke liaj ĉevaloj estas ĉiam pli lacigitaj ol la rajdanto, kaj ke oni ĉiam devigis al Profesoro Fawcett pagi pli multe ol aliaj por la dungado de ĉevalo. Li tre forte sentis ke la blinduloj ne devus esti enmurigitaj. “Hejma kunuleco,” li diris, “estas tiel altvalora por la blinduloj, kiel por vi,” signifante vidantojn.
EN PARLAMENTO
La tutan tempon Fawcett parolis kaj paroladis je multaj societoj kaj kunvenoj. Lia plej granda deziro estis helpi ke ĉiuj ricevu justan ŝancon. Li ne trovis sufiĉe da libereco en la universitato, ĉar oni ne permesis ke homoj kun iuj religiaj kredoj ricevu honoraĵojn. Li pensis ke la hebreoj, kristanoj, mahometanoj kaj aliaj devus havi egalajn rajtojn kaj privilegiojn se ili povus fari la saman laboron. Li ankaŭ pensis ke ne estas juste ke la riĉuloj kaj la reĝino posedas ĉiom de la bela tero, kaj ne lasu iom da arboj, aŭ kampoj en kiuj la malriĉuloj povus ludi. Li tre penis esti elektita al la Parlamento, por ke li helpu senpere en la regado kiu faris la leĝojn por la malriĉuloj same kiel por la riĉuloj; sed la publiko opiniis ke blindulo ne sukcese povas esti estro. Li tre ŝatis citi famajn verkistojn, kaj ofte citis el teatraĵo de Shakespeare, “Estas iom da animboneco en malbonaĵoj se oni observe distilus ĝin.” Via instruisto klarigos al vi tion, kaj kiel vera ĝi estas, kaj mi esperas ke vi ĝin rememoros ĝis kiam vi estos grizharaj viroj kaj virinoj. Li verkis pamfletojn pri la tiamaj demandoj kaj vane penis atingi kelkajn liberajn lokojn en Parlamento. Liaj kontraŭstarantoj demandis kiel blindulo povas trovi la vojon al la parlamentejo aŭ kiel li povas kompreni la planojn por urbaj plibonigado kaj la aranĝado de la stratoj. Fawcett diris al ili ke li povas venki tiajn malfacilaĵojn metante pinglojn en karton. Li povis studi tiajn problemojn pri la aranĝado de urboj aŭ fervojoj same kiel niaj blindaj infanoj studas la geografion nuntempe per siaj dek okuloj.
Kiam Fawcett estis tridekdu-jara li atingis sian celon, kaj fariĝis parlamentano, kie li estis sendita kiel ano de Brighton (Brajt’n).
Li skribis al sia patro post kiam li revenis je la fino de la unua tago kiel parlamentano, “Mi ĵus revenis post mia unua sperto en la parlamentejo.... Mi baldaŭ eksciis ke mi facile povos trovi mian vojon ĉien.... Ĉiuj estis plej servemaj. Mi estis tute premigita je gratuloj.... Mi povas piediri ĝis la parlamentejo en precize kvarono da horo.” Vi vidas, ke li estis daŭriganta sian bonan kutimon doni al sia korpo ĝian porcion de ekzerco. Tiu ĉi estis kredeble unu el la kialoj de lia bonsano, kiu helpis tiel multe al lia sukceso.
Li estis tre fiera pri sia ĝardeno, kaj pri la legomoj kaj floroj kiujn li kreskigis en Londono, je dekkvin minutoj malproksime de la parlamentejo. Li senhezite konis palpe ĉiun floron kaj legomon, kaj ĝoje montris ilin al siaj vizitantoj.
Kiam li faris sian unuan gravan paroladon en la parlamentejo li parolis pri la manko de instruado inter la malriĉuloj. Li diris ke oni haltas la radojn de la administracio por fari leĝojn por reguligi la brutinfektaĵon sed ke la malriĉuloj estis tute malzorgitaj kaj neinstruitaj; ke en multaj lokoj ne estas eĉ unu junulo kiu povas legi la tagĵurnalon. Li faris multe por plibonigi la instruadon de la homoj kaj por atingi pli bonan justecon por la hindoj, la granda popolo en Azio kiun regas la angloj. Li zorgis pri la financaj interesoj de tiuj hindoj tiel bone ke ili estis tre dankemaj al li, kaj opiniis tiun ĉi blindulon, kiu neniam vizitis ilian landon (kiun li konis nur per siaj kartoj kun pingloj, sia legado kaj studado) unu el siaj plej komprenantaj kaj simpatiaj amikoj. Dankeme pro liaj servoj ili sendis belajn donacojn al lia edzino kaj al li mem, kaj volis havi lin kiel sian reprezentanton en la registraro, sed li rifuzis fari tion, preferante ankoraŭ fari sian eblon por ili senrekompence, kiel ilia amiko.
Kiel parlamentano li povis potence helpi la malriĉulojn. Per lia influo, ludkampoj kaj parkoj estis rezervataj por ili; kaj per senĉesaj industrio kaj intereso li malhelpis ke oni dehaku kaj forprenu la Novan Arbaron, unu el la plej belaj arbaroj en Anglujo, de la homoj por kiuj ĝi estas nun laŭleĝe protektata kiel konstanta benado kaj monumento al ilia blinda amiko.
LA BLINDA ĈEFPOŜTESTRO
La plej granda honoro en lia vivo venis al li kiam Sinjoro Gladstone, la Ĉefministro de Anglujo, nomis lin kiel Ĉefpoŝtestron de Anglujo, tio signifas la Poŝtestron kiu kontrolas ĉiujn aliajn poŝtestrojn, tre gravan oficon. Tio faris lin tre eminenta persono.